枕草子 | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sei Shōnagon en ilustraĵo de la malfrua 17a-jarcento | |||||
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Sei Shōnagon | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | frumeza japana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | zuihitsu | ||||
| |||||
La Kusena Libro (Romaji : Makura no Sōshi, Kanji : 枕草子) estas japana verko de pensoj kaj reflektadoj pri la amvivo inter la japana aristokrataro, verkita fare de Sei Shōnagon dum ŝi estis kortegano de imperiestrino Sadako Sasaki, dum la Epoko Heian (749-1185) en Japanio. La verko estis kompletigita en 1002.
En la verko, la verkisto priskribas diversajn listojn, personajn pensojn, interesajn eventojn en la imperia kortego, poezion kaj ankaŭ opiniojn pri homoj de ŝia tempo. Malgraŭ esti persona verko, la verkado kaj poezia lerteco de la aŭtoro faras ĉi tiun verkon interesa artaĵo, kaj ĝi estas taksata kiel grava historia dokumento. Parto de la verko estis rivelita al la Imperiestra Kortego dum la vivdaŭro de Shōnagon. La verko estis tradukita en la anglan fare de Ivan Morris.
Estas filmo kun ĉi tiu nomo de reĝisoro Peter Greenway, kiu okazas en moderna Honkongo, sed forte rilatas al tiu-ĉi verko.